Современная электронная библиотека ModernLib.Net

Учебник языка эсперанто

ModernLib.Net / Руководства / Колкер Б. / Учебник языка эсперанто - Чтение (стр. 9)
Автор: Колкер Б.
Жанр: Руководства

 

 


imagi <вообразить>, <представить себе> karbo <уголь> kompari <сравнить> komplika <сложный>, <запутанный> konkuri <состязаться>, <соревноваться>, <соперничать> konvinki <убедить> legxo <закон> lerta <ловкий>, <искусный>, <умелый> maniko <рукав> nivelo <уровень> nordo <север> okcidento <запад> ordinara <обыкновенный>, <обычный> oriento <восток> perfekta <совершенный>, <безупречный>, <отличный> propra <собственный> raporti <отчитываться>, <докладывать> ripeti <повторять> solidara <солидарный> (solidare <солидарно>, <заодно>) soni <звучать> songxo <сон>, <сновидение>, <мечта>, <грезы> speco <вид>, <сорт>, <род> sprita <остроумный>, <находчивый> stato <состояние> sudo <юг> sxargxo <груз>, <нагрузка> sxerci <шутить> sxpari <сберегать>, <экономить>, <сохранять> tasko <задача>, <задание> (taski <задать>, <дать задание>, <задать работу>) teamo <команда>, <группа>, <смена> tiri <тянуть>, <привлекать>, <манить>, <извлекать> verko <сочинение>, <произведение> (verki <сочинять>, <писать>) verso <стих> (versajxo <стихотворение>)
      Без перевода: agiti, auxtografo, brigado, fanfaro, improvizi, kalendaro, kosxmaro, krokodilo, loterio, masko, parodio, populara, trotuaro.
      Текст
      Proksima lando Esperantujo
      Forveturis vagonaroj, forflugis aviadiloj, forportante niajn geamikojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, sed por ni ankoraux sonas tendara kanto.
      Cxi-foje Esperantujo trovigxis en Basxkirio. Se el homoj oni povus kunigi bukedojn, el la anaro de nia Esperantujo estigxus belega bukedo - tiom da multeflankaj, agemaj, spritaj homoj feriis en la 12-a Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-12).
      Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en nia lando eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.
      Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de elstaraj esperantistoj, ricevitaj el multaj landoj dank' al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran auxskultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.
      Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel cxiam, verkis novajn versajxojn, teatrajxetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldauxa popularigo.
      Ankaux en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto - do en la negepatra lingvo, sed ja tie cxi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkigxi pri la viveco de Esperanto!
      Krokodilo estas sxerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraux la tendara legxo, parolas iun alian lingvon anstataux Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondacxo de krokodiloj, cxe ni preskaux ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Cxu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la "lando", kie cxiuj cxirkauxe parolas inter si nur en Esperanto - dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, nagxado, sunbrunigxado, dancado, en la kafejo "Verda krokodilo" - unuvorte, cxie!
      Se vi ekauxdos la frazon "Kiam mi logxis sur Luno...", ne tro miru: antaux vi estas nia tendarano. La cxambroj, logxitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro trovigxis sur Olimpo. Al cxiuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis auxtografojn de Esperantujanoj.
      La adiauxa lignofajro bruladis gxismatene. Okazis maskobalo kaj poste - elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti - ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaux cxio cxi estos transformigxinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskigxi venontjare aliloke. Jes, oni apenaux povas imagi cxies humoron kaj emocion dum la disigxo!
      Tie cxi ne estis rakontite ecx pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la cxiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malsxargxado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.
      Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos cxion per la propraj okuloj, igxos gxiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la cxefa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun cxi internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do gxis la renkontigxo en Esperantujo!
      Apud lago, apud mar'
      (tendara kanto)
      Versoj de B. Kolker
      Apud lago, apud mar', Cxe rivero, en arbar' Gxustatempe, sen erar' Malfermigxas la tendar'.
      Jen januar', jen februar' - rapidas kalendaro. Kaj junularo kun gitar' rapidas al tendaro. En vagonar', sur trotuar' ekkantu ni, najbar'! Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.
      Por amikaro la hazard' ne povas esti baro. Por amikaro juna ardo estas ordinaro. La senkompara solidaro nun kunigas, cxar Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.
      Apud lago, apud mar'...
      Komplika far' - cxiama sxpar' por la vojagx-preparo, Pri vagonar', pri biletar' ni songxas en kosxmaro. Sed jen en ar', en sid' kaj star', kantadas junular' La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.
      Matena klar' - kaj cxe fanfar' ekverdas la standardo, Kaj nia ar', kaj nia ar' gxin sekvas per rigardo. Tra januar', tra februar' rapidis kalendar' La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.
      Apud lago, apud mar'...
      Задания
      15.1. Что означают следующие слова?
      reagi posxtkarto sanstato konstruado nubego dancejo zorgema konvinkita verkistino regulilo duonforgesita apudvoja elfluginte traflugi cxirkauxflugi flugilo eksterlegxa enkonduko subglaso tutkore raportanto esprimoplena malagrablajxo reeduki neimagebla alproprigi unuigxi estiminda lampingo idaro maltrafe malplenkapulo fajrujo antauxpago debordigxi forlavi kunsenti pridonaci sensxangxa elsxargxata supersxargxo vocxdoni malpuracxa nedisigebla brigadestro estrarano endas cxiamulo lauxcela belsona denorde alsude unuenaskito jxusnaskito naskigxjaro
      15.2. Переведите сочетания:
      kun via helpo propagandi Esperanton inter la junularo cxe neceso dank' al via klarigo pluvis gxis la oka horo en sudo gasto el nordo ekde la mangxopauxzo ili logxas super ni kredi malgraux cxio iri po tri personoj raporto de la prezidanto pri la agado dum la jaro gratulo de la instruisto al la lernantoj okaze de la kursfino rigardi de sur la monto veni por unu momento paroli per interurba telefono mi rakontos post kiam vi petos fari nenion alian krom danci laux mia opinio scii laux sperto koni laux vizagxo estis cxirkaux vespero veni sen matenmangxi konvinku anstataux devigi eliri por promenado bluigxi pro malvarmo kapabla je cxio sub la nivelo de la maro sxangxi bildkartojn kontraux posxtmarkoj tio estas ekster miaj devoj fajrero de espero eltrinki per unu tiro kafo laux orienta maniero la plej lerta plena verkaro de Zamenhof
      15.3. Переведите фразы:
      Plenumadu cxiun faron dum via vivo tiel, kvazaux gxi devus esti la lasta (Marko Auxrelio). El malgrandaj akveroj farigxas grandaj riveroj. En landoj trans maroj estas oraj arbaroj. Ju pli frue, des pli certe, - ju pli volonte, des pli lerte! Acxetadu ne tion, kio estas utila, sed tion, kio estas necesa (Seneko). La fino de la parolado gravas pli, ol la komenco (F. Bacon/BEkon). Mi havas kutimon silenti pri tio, kion mi ne scias (Sofoklo). Tenu viajn okulojn bone malfermitaj edzigxonte kaj duone fermitaj edzigxinte (B. Franklin). La diablo ne estas tiel timiga, kiel oni lin pentracxas. Oni parolas cxiam malbone, kiam oni havas nenion por diri (Voltero). Ne cxiu raporto estas vera vorto. Kiu ne ludas, tiu ne gajnas. Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi. La mono havas flugilojn kaj flugas tre rapide. Mi venos en ajna momento, kiam vi vokos min. Nekredeblaj aferoj okazas preskaux cxiutage. Homo, al kiu neniu placxas, estas multe pli malfelicxa, ol tiu, kiu al neniu placxas (F. La Rochefoucauld/LarosxfukO). Por esti felicxa, necesas donadi gxojon al aliaj homoj. Neniam auxskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi (L. N. Tolstoj). La sagxa scias, kion li diras, la malsagxa diras, kion li scias. Prefere donaci al la amatino cxiutage po unu floron, ol cxiujn florojn en unu bukedo. En cxiu sxerco oni devas sercxi eron da vero. Necesas scii, kie, kiam, kiel kaj kun kiu sxerci. Cxiu estas kontenta pri sia sagxo, sed neniu estas kontenta pri sia stato. Maljuneco estas ne agxo, sed sanstato. El cxiu senelira situacio ekzistas almenaux du eliroj: sercxu kaj trovu! Mi volus renkonti min mem por scii, kiel mi placxas al mi; sed en tiu tago mi devas havi bonan humoron, cxar mi ne sxatas malagrablajxojn (Multatuli). La sata la malsatan ne komprenas. Kiu ne apartenas al sia patrujo, tiu ne apartenas ankaux al la homaro (V. G. Belinskij). Ekzistas tri specoj de nescio: scii nenion, scii malbone kaj scii ne tion, kion necesas scii. Cxiu bona ideo nepre estos malbonigita de gxiaj tro ardaj subtenantoj. Kritiki - signifas klarigi al la auxtoro, ke li faras ne tiel, kiel farus mi, se mi scipovus (K. Cxapek).
      15.4. Переведите на эсперанто:
      В Международном молодежном лагере эсперантистов под Киевом приняло участие около трехсот человек. Большие комфортабельные палатки расположились на берегу Днепра. Дни были наполнены интересными событиями: лекции, обсуждения, встречи по интересам, концерты, праздник Нептуна, выставки, спортивные соревнования, курсы разговорной практики и, разумеется, песни у костра под гитару. Здесь впервые работали университет эсперантских знаний и научная конференция. Как обычно, рабочим языком лагеря был эсперанто.
      15.5. Расскажите о турпоходе, пионерлагере, доме отдыха, зарубежной поездке, студенческом стройотряде, где вы провели отпуск или каникулы, или составьте диалог по одной из ситуаций: а) по любительскому кинофильму, фотогазете, фотоальбому или диапозитивам представьте себе, каким был лагерь эсперантистов, из которого недавно вернулись члены вашего клуба; б) что бы вы хотели увидеть в лагере эсперантистов? Чем вы можете помочь в подготовке его программы?
      Совет
      Первую часть основного курса - "Введение в эсперанто" - вы прошли на уроках 1-14. Вторую часть основного курса - "Введение в эсперантское сообщество" (аналог страноведения) - вы пройдете в уроках 16-20. Урок 15 является промежуточным, относясь одновременно к обеим частям курса. Вы уже изучили основы грамматики и словообразования, а также 935 корневых слов.
      Теперь вам будут полезны чтение книг и журналов, слушание радиопередач, международная переписка, посещение мероприятий клуба эсперантистов, участие в местных слетах, беседы и т.п. все это, разумеется, на эсперанто. Вы можете знакомиться с различными учебниками, грамматиками, словарями, справочниками по эсперанто, а также с художественной и нехудожественной литературой на этом языке.
      При чтении и слушании научитесь отмечать не только удачные, но также и неудачные употребления слов. Чтобы удостовериться в правильности ваших суждений, советуйтесь со знатоками языка. Не бойтесь спрашивать и менять свое мнение. Бойтесь быть догматиками: помните, что в процессе развития язык постепенно изменяется и допускает различные варианты употребления слов и выражений. Но если вы убеждены в своей точке зрения и имеете веские аргументы, не бойтесь отстаивать ее, даже если спорите со специалистом, имеющим непререкаемый авторитет. И все же через год-другой вернитесь к спорному вопросу: не изменилась ли ваша точка зрения?
      Приложения
      Языковая игра "Меткие названия"
      Придумать меткие названия на эсперанто к фотографиям в газетах и журналах.
      Андрей Платонов
      Любовь к дальнему
      (отрывок)
      В Москве, на седьмом этаже жил тридцатилетний человек Виктор Васильевич Божко. Он жил в маленькой комнате, освещаемой одним окном... В комнате было бедное суровое убранство, но не от нищеты, а от мечтательности: железная кровать... голый стол... стул из ширпотребного утиля, самодельные полки у стен с лучшими книгами социализма и девятнадцатого века, три портрета над столом: Ленин, Сталин и... Заменгоф - изобретатель международного языка эсперанто...
      Божко вынул пачку личных писем... и сосредоточился в них своим размышлением за пустым столом. Ему писали из Мельбурна, Капштадта, из Гонконга, Шанхая, с небольших островов, притаившихся в водяной пустыне Тихого океана, из Мегариды поселка у подножия греческого Олимпа, из Египта и многочисленных пунктов Европы. Служащие и рабочие, дальние люди, прижатые к земле неподвижной эксплуатацией, научились эсперанто и победили безмолвие между народами; обессиленные трудом, слишком бедные для путешествий, они сообщались друг с другом мыслью...
      Изучив корреспонденцию, Божко писал ответ на каждое письмо, чувствуя свою гордость и преимущество как деятель СССР. Но писал он не гордо, а скромно и с участием...
      По своей службе Божко славился лучшим ударником. Кроме прямой геометрической работы, он был секретарем стенгазеты, организатором ячеек Осоавиахима и МОПРа, завхозом огородного хозяйства и за свой счет учил в школе воздухоплавания одну малоизвестную ему девушку.
      Эта девушка раз в месяц заходила к Божко... После ее ухода Божко ложился вниз лицом и тосковал от грусти, хотя причиной его жизни была одна всеобщая радость. Поскучав, он садился писать письма в Индию, на Мадагаскар, в Португалию, созывая людей к участию в социализме, к сочувствию труженикам на всей земле, и лампа освещала его лысеющую голову, наполненную мечтой...
      1934 г. [Собеседник. 1987, N 24, с. 12.]
      Урок 16
      Лексика
      akompani <провожать>, <сопровождать> amuzi <развлекать>, <забавлять> animo <душа> aparta <отдельный>, <особенный>, <особый> beno <благо>, <благословение>, <счастье> diligenta <прилежный>, <старательный>, <усердный> disputi <спорить> dividi <делить>, <разделить> ekskluziva <исключительный> entuziasmo <воодушевление>, <увлечение>, <энтузиазм> esenco <сущность> eterna <вечный> eviti <избежать> gento <племя> (устаревшее значение <народ>, <нация>, <этнос>) glavo <меч> grado <степень>, <градус> harmonio <гармония>, <согласие> himno <гимн> instigi <побуждать> interna <внутренний> justa <справедливый> kolego <коллега>, <товарищ> komuniki <сообщать> (komunikigxi <общаться>) konscii <сознавать> krei <создавать>, <творить>, <образовать> kreski <расти> obstina <упрямый>, <упорный>, <настойчивый> posedi <иметь>, <обладать>, <владеть> preciza <точный> privata <частный> profito <выгода>, <польза>, <прибыль> reciproka <взаимный> rilati <относиться> sango <кровь> sankta <священный>, <святой> soifi <жаждать>, <хотеть пить> spirito <дух> trudi <навязать> uzi <употреблять>, <использовать>, <применять>
      Без перевода: deklaracio, devizo, doktoro, formulo, fundamento, idealo, neuxtrala, oficiala.
      Грамматика
      16-1. Категория переходности-непереходности.
      Переходные глаголы обозначают действие, которое направлено на объект, выраженный именем в винительном падеже. Большинству эсперантских переходных глаголов соответствуют русские переходные глаголы: acxeti, afisxi, agiti, akcepti, akompani, ami и т.д. (составьте перечень изученных переходных глаголов).
      В русском языке при переходных глаголах в отрицательной форме употребляется не винительный, а родительный падеж, соответствующие глаголы в эсперанто требуют винительного падежа: ne akcepti proponon <не принимать предложения>; atendi decidon <ждать решения>. От переходных глаголов образуются страдательные причастия: acxetita, acxetata, acxetota.
      Непереходные глаголы обозначают действие, не предполагающее объекта, выраженного именем в форме винительного падежа. Большинству эсперантских непереходных глаголов соответствуют русские непереходные глаголы: agi, aparteni, aperi, ardi, batali и т.д. (составьте перечень изученных непереходных глаголов). От непереходных глаголов страдательные причастия не образуются.
      Иногда русским непереходным глаголам в эсперанто соответствуют переходные глаголы: bezoni <нуждаться в>; celi <целиться в>, <стремиться к>; posedi <обладать>, <владеть> + тв. падеж; regi <управлять> + тв. падеж; trafi <попасть в>; intersxangxi <обмениваться> + тв. падеж.
      У некоторых эсперантских глаголов под влиянием национальных языков и вследствие того, что предлог может заменяться винительным падежом, если это не искажает смысла, категория переходности-непереходности неустойчива: они могут употребляться как с прямым дополнением (существительное в винительном падеже), так и с косвенным (существительное в общем падеже с предлогом): adiauxi (al), atenti (pri), auxskulti (al), danki (al), bedauxri (pri), diskuti (pri), egali (al), esperi (al, pri), festi (pro), forgesi (pri), helpi (al), konkuri (kun), konsenti (pri, kun), kontrauxi (al), kredi (al), lekcii (pri), logxi (en), ludi (per), memori (pri), miri (pri), odori (je), pardoni (al), paroli (pri), partopreni (en), pensi (pri), peti (pri), profiti (de, el), raporti (pri), prelegi (pri), respondi (al), revi (pri), rigardi (al), rilati (al), sekvi (post), servi (al).
      Текст
      La interna ideo de la Esperanto-movado
      (el kongresaj paroladoj de Doktoro Ludoviko Zamenhof)
      En la 1905-a jaro dum la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Boulogne-sur-mer (Bulonjo-cxe-maro) estis akceptita "La deklaracio pri Esperantismo".
      El la deklaracio, unuanime akceptita en la Bulonja kongreso, ni cxiuj scias, kio estas la Esperantismo en rilato praktika; el tiu cxi deklaracio ni ankaux ekscias, ke "Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li gxin uzas". Esperantisto estas sekve ne sole tiu persono, kiu uzas Esperanton sole kaj ekskluzive por celoj praktikaj...
      Krom la flanko praktika, deviga por cxiuj kaj montrita en la deklaracio, la Esperantismo havas ankoraux alian flankon ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun cxi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti cxiun malpacon, la Esperantistoj decidis lasi al cxiu plenan liberecon akcepti la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aux - se li volas - ecx tute ne akcepti por la Esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj Esperantistoj cxian respondecon pri agoj kaj idealoj de aliaj Esperantistoj, la Bulonja deklaracio precizigis la oficialan, de cxiu sendispute akceptitan esencon de la Esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: "Cxiu alia espero aux revo, kiun tiu aux alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas"...
      Venos iam la tempo, kiam Esperanto, farigxinte posedajxo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean: tiam gxi farigxos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por gxi, oni nur tirados el gxi profiton. Sed nun, kiam preskaux cxiuj Esperantistoj estas ankoraux ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni cxiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu cxi ideo - vi cxiuj sentas gxin tre bone - estas _frateco kaj justeco inter cxiuj popoloj_. Tiu cxi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de gxia naskigxo gxis la nuna tempo...
      Vi cxiuj sentis tre bone en Bulonjo, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni cxiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komencigxas la falado de la muroj inter popoloj, ni sentis la spiriton de cxiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke gxis la fina malapero de la muroj estas ankoraux tre kaj tre malproksime...
      Cxiu, kiu uzas Esperanton aux laboras por gxi, estas Esperantisto, kaj cxiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman internacian komprenigilon... Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj cxiam sentos kaj sxatos en Esperanto antaux cxio gxian internan ideon...
      La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam gxis nun precize formulita, sed cxiam klare sentata, estas: "Ni deziras krei neuxtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikigxadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn..."
      L. L. Zamenhof
      La espero
      (himno de la Esperanto-movado)
      En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko; Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu gxi al loko.
      Ne al glavo sangon soifanta Gxi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Gxi promesas sanktan harmonion.
      Sub la sankta signo de l' espero Kolektigxas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboroj de la esperantoj.
      Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; Sed dissaltos la obstinaj baroj, Per la sankta amo disbatitaj.
      Sur neuxtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian.
      Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne lacigxos, Gxis la bela songxo de l' homaro Por eterna ben' efektivigxos.
      [Л. Заменгоф. Всемирный язык эсперанто. Варшава, 1890, с. 9, 10.]
      Л. Заменгоф
      Надежда
      Над землею новым чувством веет, И призыв разносится по свету; Он на крыльях, словно легкий ветер, Облетает быстро всю планету.
      Не мечом - орудьем разрушенья Он сплотить желает все народы: Людям, утомившимся в сраженьях, Обещает мир он и свободу.
      Все, кто верит в счастье дней грядущих, Собрались под мирные знамена. Под звездой идеи всемогущей Стали мы сильнее и сплоченней.
      Стены недоверья вековые Разобщили страны и народы; Но сметет препятствия любые Светлая любовь - сестра свободы.
      Овладевши языком общенья, Хорошо друг друга понимая, Будут жить народы, без сомненья, Как семья единая земная.
      Полные энергии и страсти, Не устанем яростно трудиться, Чтоб мечта, которой нет прекрасней, Для людей могла осуществиться.
      Перевел с эсперанто С. Вайнблат.
      [Молодежь Молдавии. Кишинев, 01.01.1981.]
      Задания
      16.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:
      энтузиаст нейтральность полуофициальный продажа северянин поселиться желтоватый травинка супружеский чертежник расческа кофейник кафе прилететь предвидеть пригород внешкольный внести затруднить расширить послевоенный безошибочно подсознание находка чувствительный управдом желательный желанный переименовать обмыть соавторство многоязычие сверхъестественный пробиваемый перебежать пересолить население отвыкнуть прошлогодний вывернуться дословный канителиться разбросанность непримиримый всеядный подлежащий сожжению взаимоотношение привкус оступиться интернационализация
      16.2. Переведите сочетания, обращая внимание на логичное употребление предлогов:
      упасть на землю поехать на море с места на место окна на восток перейти на русский язык право на труд опоздать на несколько минут дальше на километр на днях на неделе на заседании на ходу приехать на поезде на многие годы уехать на лето купить на все деньги комната на двоих пойти на новый фильм пригласить на кофе зал на сто мест билет на концерт говорить на английском языке надеяться на случайность город на Волге на рассвете это произошло на моих глазах обменять журнал на книгу играть на гитаре ехать на юг на полпути на первых порах на веки вечные зима на носу
      поставить к стене конфеты к чаю к чему это? лицом к лицу к тому же к сожалению
      16.3. Переведите, обращая внимание на выделенные слова:
      Все _хорошо_, что _хорошо_ кончается. С тобой всегда _хорошо_. _Хорошо_, я не возражаю. Без тебя мне было _плохо_. Это _плохо_. Объяснение должно быть _точно_. Сообщите _точно_ о дате выезда. Было темно, _точно_ ночью. Это вполне _возможно_. Если _возможно_, позвони мне. _Возможно_, вы не знаете этого. Приходите _возможно_ быстрее. Соотношение сил было _равно_. А нам все _равно_. Он _равно_ владеет обоими языками. Три плюс пять _равно_ восьми. Твои слова, _равно_ как и факты, убедили меня. Вчера я встал _достаточно_ рано. _Достаточно_ взглянуть в словарь, и вы увидите, что я прав.
      16.4. Переведите на эсперанто:
      "Разноязычие является одним из величайших несчастий человечества", писал Вольтер.
      На земле говорят на 2,5 тыс. языков. Международные отношения развиваются с необыкновенной быстротой. Умножаются взаимные поездки ученых, специалистов, туристов. Увеличивается число международных конгрессов. Повышается интерес к событиям за рубежом.
      Все мы живем на одной планете, но разделены многими языками: разноязычие очень затрудняет общение людей из разных стран. Кроме того, оно отнимает много времени и денег, которые можно было бы направить на повышение благосостояния человечества.
      Особые трудности стоят перед наукой, которая по своей сущности интернациональна. Научные работы пишутся на большом числе языков, что мешает обмену научно-технической информацией.
      В Российской государственной библиотеке находятся книги более чем на 200 языках. Только журналы по химии издаются на 30 языках.
      Известный польский ученый Одо Буйвид писал: "Сегодня очень трудно представить себе, до какой степени будут облегчены отношения между народами, когда все, наконец, поймут необходимость международного языка".
      16.5. Напишите рассказ на одну из тем: а) сталкивались ли Вы с языковым барьером и как Вы его преодолевали? б) как Вы узнали об эсперанто, почему начали его изучать, чем он Вас привлекает?
      Совет
      Почти все активисты эсперанто-движения начали преподавать международный язык очень рано: часто сразу же после того, как они сами прошли основной курс. Нет лучшего способа усвоить учебный материал, чем объяснить его другим людям: ведь для этого приходится самому тщательно разбираться во всех деталях. Начните подбирать небольшую группу для обучения, лучше всего среди близких вам людей: родственников, друзей, коллег, сокурсников, соучеников, соседей. Помощь вы сможете получить в ближайшем клубе эсперанто и в Российском союзе Эсперантистов (РоСЭ), а также со стороны местных молодежных и профсоюзных организаций.
      Оптимальная схема обучения в кружке такова: дома учащиеся знакомятся самостоятельно по учебнику с материалом всего следующего урока, на занятии бегло повторяются слова и теоретический материал, даются необходимые разъяснения. Основная работа ведется с текстом: чтение по ролям, анализ интересных моментов, вопросы преподавателя к учащимся, вопросы учащихся друг к другу, пересказ текста, рассказ или диалог по ситуации, близкой к теме текста. Упражнения выполняются в аудитории только при наличии достаточного времени, не обязательно все и не обязательно до конца. Желательнее всего выполнять в аудитории лексико-грамматические упражнения, содержащие пословицы и афоризмы. Не забывайте о языковых играх, о песнях на эсперанто. На занятии следует оставлять несколько минут для ответа на вопросы учащихся.
      В зависимости от общей подготовки учащихся и наличия времени объем учебного материала, проходимого в аудитории, может колебаться от максимума (абсолютно весь материал курса) до минимума (первые 14 уроков без упражнений). При самостоятельной или заочной форме обучения следует проходить материал курса целиком.
      Секрет успеха при изучении языка - в систематической самостоятельной работе: аудиторные занятия могут заменить их лишь частично.
      Желательно, чтобы руководитель кружка, обратившись в РоСЭ, сдал экзамен на право преподавания эсперанто и получил соответствующее свидетельство.
      Приложения
      Языковая игра "Много слов из одного"
      Ведущий записывает слово, например, harmonio. Играющие должны образовать как можно больше слов из букв, содержащихся в данном слове: haro, horo, nomo, mono... Выигрывает тот, кто за определенное время образовал большее число слов.
      Adalberto Hulesx
      Se estus tiel
      Se estus tiel - sed ne estas tiel se estus tiel, ke vi amus min, se vi estus tia - sed vi ne estas tia se vi estus tia, kia mi imagis vin, se cxio estus aliel [1]! se estus tiel, kiel mi dezirus... Sed ne estas tiel!
      [A. Hulesx. Katoj kaj cxevaloj. Budapest, 1982, c.26.]
      [1] aliel = alie, alimaniere
      Перестройка на эсперанто
      В конце апреля в Москве состоялась Консультативная встреча эсперантистских организаций социалистических стран. Во встрече приняли участие около тридцати делегатов из Болгарии, Чехословакии, ГДР, Венгрии, Кубы, Польши, Вьетнама.
      Хотя в программе и значилось все, начиная от лингвистики и кончая проблемами мира и экологии, встреча отличалась глубоким анализом трудностей, переживаемых движением эсперантистов в Советском Союзе. Традиции эсперанто на территории нынешнего Советского Союза насчитывают целое столетие, они начались еще со Льва Толстого. Первые годы истории этого международного языка справедливо называются русским периодом. Да, были паузы, причиной которых стали сталинские репрессии в тридцатые годы и бюрократический застой в 70-е и 80-е. Давно уже советские эсперантисты могли бы влиться в интернациональную семью людей, пользующихся эсперанто в более чем 100 странах мира. Если все мы стремимся сейчас к всемирному сотрудничеству, нам следовало бы помнить, что язык эсперанто родился для того, чтобы служить такому сотрудничеству, и что он успешно делает это уже целое столетие.

  • Страницы:
    1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13